La esperantigo de mia antaŭa verko.
La fajro brulas, kaj el materio fluas energio. La verkisto skribas, kaj el homa naturo fluas reflektado kaj pensado. La muzikisto ludas, kaj el silento fluas arto. La artisto kreas, kaj el malbela vero fluas belo. Ĉiuj akvoj enfluas la maron.
Benzajten estas la diino de ĉio kio fluas: akvo, lingvo, muziko, arto, amo, saĝeco, lukro, bonŝanco. Ĉiuj fluoj malmergiĝas el tensio inter du aferoj, kaj kompreni la fluon estas kompreni la tension.
Kompreni biologion estas kompreni la tension inter estetika selektado kaj transvivebla selektado. En naturo, du filtriloj filtras populacion, interna estetika (mensa) filtrilo, kaj eksterna transviva (monda) filtrilo. Ĉe tiuj du filtriloj ofte intertensas — certe transvivebla kaj kaŝita besto estas pli bona ol egale transvivebla pava besto. La pavaĵo, tamen, povas plirapidigi disvastigo de taŭgecaj trajtoj — en la pluvarbaro, koloraj plantoj kaj bestoj estas la plej danĝeraj ĉar ili nehavas naturajn predantojn.
Kompreni arton estas kompreni la tension inter la pseŭda kaj la sincera. Konsideru: arto, artisto, aŭtoro, aŭtoritateco, aŭtenteco, artifiko. Estas nehazarda ke la vorto estas artifikisto. Artistoj — tre kiel magiistoj montras kredeblajn ruzojn (aŭ eble verojn, sed arte rearanĝitajn), kaj rekompence ni laŭdas ilin. Ni estis trompitaj kaj ni antaŭe scias, ke ni estos trompitaj kaj ni ĝojegas ankoraŭ. Ni ĝojegas ĉar ĉi tio konsenta trompo, ĝi mistifikas nin. Arto povas neniam esti kruda, aŭ sincera, aŭ aŭtenta — sed ni scias sinceran arton kiam ni vidas ĝin. Ni scias ke arto implicas ŝajnigon sed tio neestas ĉio kio enhavas — alie kial havi apartan vorton por tio. La ŝajnigo devas esti sincera. Arto estas la krudbruliĝa kontraŭdiro inter la pseŭda kaj la sincera. Kio estas arto se ne mensogo kiu provas veraĉon beliĝi?
Kompreni lingvon estas kompreni la tension inter la laŭvorta[1] kaj la metafora. Lingvo estas kiel ni komunikas niajn sonĝojn, sed ĝi neestas kiel ni sonĝas. Por sonĝoj, ni bezonas memorojn kaj konceptojn. Ĉiu vorto kaj frazo parolita vokas, de la memorio de la aŭdanto, la laŭvortan signifon de la vorto, kaj la metaforan signifon de la vorto. La luno estas ciela korpo kiu orbitas ĉirkaŭ la tero, sed vidi ĝin per niaj okuloj, estas vidi transformiĝo kaj homlupoj kaj — plej lastatempe — homara pliatingopoviĝo. Ĉiu vorto estas la tensio de la laŭvorta kaj la metafora, la tero kaj la luno, la lando kaj la mapo, la vera daŭo kaj la parolita daŭo. De ĉi tio tensio fluas imago, kaj de imago fluas tutaj homaraj potencialoj.
Kompreni homaron estas kompreni influon kaj kompreni influo estas kompreni la tension inter la subjektiva, abstrakta, estetika kaj la objektiva, konkreta, utila. Same kiel lingvo estas difinita per la tensio inter la metafora kaj la laŭvorta influo estas difinita per la tensio inter la abstrakta kaj la konkreta — en granda parto ĉar la lingvo estas fundamento de kulturo. La kora tensio, estas ke niaj imagoj estas senlime potencialaj, sed realigi tio kio ni imagas estas malfacila (en la plej bona kazo) kaj malebla (en la malplej bona kazo). Sonĝi pri la koloniado de Marso, aŭ la esplorado de la profundmaro estas nur la komenco de la lukto por vivigi la sonĝon. influo estas ĉio kio povas devigi homon lukti por sonĝo. Influo estas potenciala energio, kaj homara lukto estas kineta energio.
Benzajten estas la diino de la influo. Muziko estas la studado de la influo kiu fluas de muzikilo. Literaturo estas la studado de la influo kiu fluas de vortoj. Arto estas la studado de la influo kiu fluas de beleco. Ekonomio estas la studado de la influo kiu fluas de mono.
Vidi la lunon estas vidi la futuron kaj la aliformiĝo. Vidi la sunon estas vidi la fonton de tuta vivo kaj la gutado de la tempo. Vidi serpenton estas vidi danĝero kaj renovigado kaj defenditaj trezoroj kaj malbenitaj donacoj. Vidi arton estas vidi ĉion kio eblas signifi. Vidi brilon de trezoro estas vidi ĉiujn sonĝojn ke povas ĝi realigi.
Realigi sonĝon estas oferi la aliajn.
- En la Angla, parolantoj kutime ne uzas rektan vorton por signifi "senmetafora", do ili uzas vorton kiu similas "laŭvorta" aŭ "laŭlitera" por metafore signifi la ideon de la "senmetafora"; aliavorte, ili indikas senmetaforajn esprimojn per metafora esprimo! ↩︎